sábado, 12 de fevereiro de 2011

Livro "Moléculas" / Libro "Molekuloj"

Scienca Eldona Centro, Budapest, 1984
(Teksto el la lasta kovrilo de la libro)
"Molekuloj estas libreto kun scienc-populariga karaktero, traktanta pri fundamantaj problemoj de ĝenerala, organika, neorganika, fizika, polimera kaj biologia kemioj. Ĝi prezentas la bazajn nociojn pri atomoj kaj molekuloj, iom pli profunde konatigas vin kun la geometrio de molekuloj kaj ties konsekvencoj, aparte atentigas pri la graveco de sekundaraj kemiaj ligoj en vivaj organismoj, kaj - en la lasta ĉapitro - donas superrigadon de la aktualaj metodoj de struktur-ekzamenado, sen kiuj moderna kemio ne ekzistus. 
La aŭtoro, János Nyilasi (1922 - 1978), doktoro de la kemiaj sciencoj, estis profesoro de la Katedro pri Ĝenerala Kemio en la Budapeŝta Universitato "Eötvös Loránd". Krom la strikte scienca kaj instrua laboroj li estis vaste konata ankaŭ pro sia scienc-populariga agado: li kapablis prezenti komplikajn problemojn de la kemio tiel, ke ili iĝis interesaj kaj kompreneblaj eĉ por nefakuloj."  
---------------------
La libron vi povas aĉeti ĉe la libroservo de Universala Esperanto-Asocio: http://katalogo.uea.org/katalogo.php?inf=6281

2 comentários:

Shirley Brunelli disse...

Parabéns pelo blog e pela divulgação do Esperanto. BONAN NOKTON!

Aristophio Andrade Alves Filho disse...

Koran dankon Shirley. Bonan Semajnfinon kaj Feliĉan Semajnon de Internacia Amikeco (20a - 26a/februaro/2011).