terça-feira, 7 de fevereiro de 2012

Esperanto en Rio+20

"UEA kaj ĝia junulara sekcio TEJO estas aktivaj sur la "vojo al Rio". La unua paŝo estis farita jam septembre en Bonn, kie kvinpersona delegitaro de UEA sukcesis akceptigi amendon en la projekto de la 64-a NRO-konferenco de UN favore al lingvaj rajtoj kaj kultura diverseco, eĉ kun propono konsideri la potencialon de neŭtrala internacia lingvo "

Oficiala ret-paĝo de RIO+20: http://www.uncsd2012.org/rio20/
Portugala ret-paĝo de RIO+20: http://www.rio20.info/2012/
UEA-standoj dum Rio'92 (junio 1992 - Aterro do Flamengo /RJ)
Okaze de Rio'92 (UNCED' 92), Universala E-Asocio havis du standojn, kie esperantistoj el diversaj brazilaj urboj (Rio, Brasília, Maceió, k.a) kaj kelkaj vizitantoj el aliaj landoj deĵoris tie, disdonis milojn da 7-lingva-flugfolioj "Kial Esperanto?" (mi ankoraŭ havas ekzempleron), eksponis librojn, gazetojn kaj aliajn esperantaĵojn kaj ankaŭ partoprenis la diskutojn de la NROj. (Mi kredas, ke ie mi havas kopion de la dokumento, en kiu ni sugestas, ke Esperanto estu pontolingvo da la Neregistaraj Organizoj). 
Laŭ mia memoro partoprenis la agadon: BEL, Bona Espero, Asocio Esperantista de Rio de Ĵanejro, Alagoana Asocio de Esperanto (en la foto mi sidas ĉe la tablo) kaj aliaj Asocioj/grupoj/individuoj. 
La organizado kaj kontakto kun UEA estis faritaj de Ursulla kaj Giuseppe, kiuj kalkulis ankaŭ kun la valorega helpo de nia karmemora samideanino May Bijeleveld. 

2 comentários:

ursula disse...

Saluton, Aristophio, gratulojn por via bela kaj interesa retejo. Mi bone memoras nian kunlaboron en 1992 kaj tre esperas povi kalkuli kun via kompetenta agado en venonta junio en RO+20.
Volonte mi alighas al via retejo!
Bondezirojn
Ursula Grattapaglia

Aristophio Andrade Alves Filho disse...

Saluton Kara Ursula,
Koran dankon!
Mi jam aliĝis por la vonlontula laboro. Kaj mi tre volas partopreni tiun gravan eventon.
Memorojn al Giuseppe!
Brakumojn!