La
30-an de majo 2014 finiĝis pli unu baza kurso de Esperanto gvidita
de la kuba instruisto Gonzalo Collantes Garcia.
La
kurso okazis de la 22-a de aprilo ĝis la 29-a de majo, de la 19-a
ĝis la 21-a horo ĉe CECITE (Scienca kaj Teknologia Edukejo), Farol,
Maceió, Alagoas, Brazilo. Je
la sepa fojo Gonzalo venis al nia urbo por gvidi bazajn
Esperanto-kursojn.
La
prezidantino de Alagoana Asocio de Esperanto, Núbia Sobral, gratulis la kursfinintojn kaj dankis al la samideano,
respondeculo, kiu venigis la instruiston Gonzalo al nia urbo Maceió
kaj pro lia apogo al la disvastigo de Esperanto en la ŝtato Alagoas.
En
la komenco de la ferma ceremonio Gonzalo gratulis la gelernintojn kaj
instigis ilin daŭrigi la lernadon de la lingvo kaj promesis reveni
al nia urbo venontjare. Post tio li legis al ili tekston verkita de
li, kies titolo estas: Mia Esperantujo.
Partoprenis
la eventon la geedza esperantista
paro
Neider kaj Iolanda Jatobá.
![]() |
Iolanda, Gonzalo kaj Neider |
Estis invitita por la fermo profesoro David Wanderley el IFAL-Maceió, kiu en pasintaj jaroj organizis kursojn por Gonzalo en tiu Eduka Instituto.
![]() |
David kaj Jailton (ekslernanto de Esperanto) |
Poste
tio Gonzalo kaj Núbia enmanigis la atestilojn al la kursfinintoj.
Ankaŭ Gonzalo ricevis atestilon, kiun li kunportis al Santiago de Kubo.
Nenhum comentário:
Postar um comentário