sábado, 17 de novembro de 2012

Festa de Fim de Ano no Castelo Grésillon- França / Novjara Festo en Greziljono-Francio


Tradicionalmente,  o Centro Cultural de Esperanto organiza encontros de fim de ano no seu Castelo Grésillon, na França. Este ano será de 27 de dezembro de 2012 a 02 de janeiro de 2013.
Desde 1952 o Castelo é um local de encontro para todos os esperantistas. Lá ocorrem estágios, encontros, cursos, festas o ano todo e especialmente o “Réveillon de la St. Sylvestre”. 
Para participar do evento visitem a página do Centro Cultural em: http://gresillon.org/spip.php?rubrique26&lang=fr
 ————————————————————
Karaj geamikoj,
Tradicie, la Kulturdomo de Esperanto organizas jarfinan renkontiĝon en sia Kastelo de Greziljono. La festo, taŭga por familioj, ĉiujare plezurigas homojn per bona etoso, festa regalado kaj ĉarma kadro. Ni invitas vin aliĝi, vizitante la retejon de la Kulturdomo http://gresillon.org/jarfino.
Por tiuj, kiuj (ankoraŭ!) ne konas la Kastelon situanta en la bela Anĵua regiono en Francio, ĝi reprezentas de 1952 komunan renkontiĝan lokon por ĉiuj esperantistoj. Ni instigu vin malkovri aŭ reviziti tiun belan parton de Francio, kaj tiun heredaĵon de la esperantistaro, por esti parto de ĝia vivo kaj aktoro de ĝia disvolvo. Tie okazas staĝoj, renkontiĝoj, kursoj, festoj la tutan jaron, kaj specife ni deziras ebligi al ĉiuj celebri en amika rondo la novan jaron.
Konsciaj pri neceso limigi la kostojn por ebligi la plimulton profiti Esperantiajn eventojn, ni aranĝos veturadon, varmigos komfortajn ĉambrojn kaj preparos por vi bongustegajn manĝojn, kaj certas ke tiel multaj profitos agrablan, ĝojigan renkontiĝon denove ĉi jare.
Ĝis fino de Decembro!
______________
Pierre Soubourou - Ŝtonĉjo
François Lo Jacomo
Jannick Huet 
kaj aliaj volontuloj

Nenhum comentário: