domingo, 11 de novembro de 2012

Terminou mais um curso de Esperanto em Maceió / Pli unu E-kurso en Maceió alvenis al la fino


No dia 30 de outubro de 2012 ocorreu o encerramento do curso de Esperanto ministrado pelo professor cubano Gonzalo Collantes Garcia.
Vinte um alunos receberam certificado de participação no curso de 40 horas que ocorreu do dia primeiro ao dia 30 de outubro de 2012, de segunda à sexta, das 19 às 21 horas no Centro de Ciência e Tecnologia da Educação (CECITE) – CEPA – Farol – Maceió – AL.
A festa de encerramento teve uma pequena palestra intitulada “Post la Kurso, kion fari?” (Após o curso, o que fazer?), proferida por Aristóphio Alves Filho, secretário da AAE.
Gonzalo parabenizou aos concluintes, usando a língua internacional, e os incentivou a progredir nos estudos.
Núbia Alves Sobral Andrade, presidente da AAE, agradeceu a Gonzalo e ao Mecenas responsável pelas vindas do professor de Cuba e deu os parabéns à todos que concluíram o curso. Após isso todos foram convidados para os comes e bebes e as fotos.
De 28 de agosto a 28 de setembro Gonzalo ministrou outro curso básico no IFAL-Maceió.
Já seis vezes Gonzalo vem à Maceió e realiza cursos de Esperanto. A primeira vez foi em 2004 durante o 39º Congresso Brasileiro de Esperanto e nos anos 2006, 2007, 2009, 2010 e 2012.

Veja mais fotos em / Vidu pli da fotoj en: 
---------------------
FINIĜIS PLI UNU BAZA E-KURSO EN LA URBO MACEIÓ, ŜTATO ALAGOAS, BRAZILO
La 30-an de oktobro 2012, dudek unu kursfinintoj ricevis atestojn pri partopreno en baza Esperanto-kurso gvidita de la kuba instruisto Gonzalo Collantes Garcia.
La kurso okazis de la unua ĝis la 30-a de oktobro 2012, de la 19-a ĝis la 21-a horo, de lundo ĝis vendredo, ĉe la “Centro de Ciências e Tecnologia da Educação (CECITE)”, aprtenanta al la Edukejo CEPA (Centro Educacional de Pesquisas Aplicadas) – Farol – Maceió – Alagoas – Brazilo.
Entute estis 20 lecionoj laŭ miksa metodo. Gonzalo uzas la lernolibron “Sabe Usted Esperanto?” kun modifoj (portugalaj tekstoj anstataŭ la hispanaj). Kiel instruhelpilojn li uzas bildojn kaj desegnaĵojn por klarigi la gramatikaĵojn. Ĉiu leciono enhavas ekzercaron kaj li invitas  la gelernantojn respondi buŝe kaj skribe al la demandaro.
Dum la festa ceremonio okazis prelegeto pri “Kion fari post la kurso?” fare de Aristóphio Andrade Alves Filho, la nuna sekretario de Alagoana Asocio de Esperanto. Post tio, Gonzalo faris mallongan paroladon gratulante la kursfinintojn. Ankaŭ Núbia Alves Sobral Andrade, la prezidantino de Alagoana Asocio de Esperanto, gratulis la gelernintojn  kaj dankis al Gonzalo kaj al la mecenato, kiu venigas lin el Kubo kaj pagas ĉiujn kostojn. Fine, Gonzalo kaj Núbia enmanigis la atestojn kaj invitis ĉiujn regali sin per bongustaj manĝaĵojn kaj trinkaĵojn.  
De la 28-a de aŭgusto ĝis la 28-a de septembro Gonzalo gvidis alian bazan kurson ĉe la teknika lernejo IFAL-Maceió (Instituto Federal de Alagoas) kun entute 10 gelernantoj el kiuj 8 finis la kurson.
Jam la sesan fojon Gonzalo vizitas nian urbon kaj gvidas bazajn E-kursojn (unuafoje estis en 2004 dum la 39-a Brazila Kongreso de Esperanto, kaj en la jaroj 2006, 2007, 2009, 2010 kaj 2012).
Organizis la kursojn: Alagoana Asocio de Esperanto en kunlaboro kun Kuba Esperanto-Asocio, kiu zorgas pri la burakrataj aferoj ĉe la ambasadorejo (vizo, invitilo, k.a). 

Nenhum comentário: